Zamenhofa Matenmanĝo 2022 en Berlino
10:00 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ni kunvenas por komune matentagmanĝi kaj babiladi honore al Ludoviko Zamenhof kaj lia kreaĵo Esperanto

InternaciaLoka

 Proksimiĝas decembro kaj tiam en iu dimanĉa mateno ekde deko da jaroj en Berlino okazas la Zamenhofa Matenmanĝo, memorante la kreinton de Esperanto kaj honorigante la Esperanto-literaturon kaj -kulturon. Kaj simple ni ŝatas la amikan kunestadon en iu aparta tago en decembro.

Cetere ofte estas ankaŭ tabloj por neparolantoj de Esperanto, por ke paroj kaj familioj povu veni kune kaj ĉiu povu ĝui la kunestadon.

La loko estas denove la iomete arabstila restoracio Alhamra, kie ni jam pasigis multajn belajn Zamenhofajn Matenmanĝojn en la antaŭpandemiaj jaroj. La subtera etaĝo estas granda kaj je nia dispono laŭplaĉe, praktike sen limigo pri la nombro de ĉeestantoj (certe bone por la kutimaj 20 - 30 homoj).
Raumerstr. 16, 10437 Berlin (Prenzlauer Berg; 10 min. de S-stacio Prenzlauer Allee)

La restoracio bedaŭrinde ne plu ofertas la dimanĉmatenan bufedon, sed ĝi ja havas multajn maten- kaj tagmanĝajn ofertojn por ĉirkaŭ 8-12 eŭroj, vidu ĉe https://www.alhamra.de/ Menü, Speisekarte. Ni povos cetere krei etajn bufedojn sur niaj tabloj, se ni mendas diversajn manĝojn kaj disponigas al la aliaj :)
(Jes, tie estas listigita ankaŭ Brunch, matentagmanĝo, sed laŭ telefona informo tion ili aktuale ne ofertas.)

Ĉu vi ŝatos veni al la Zamenhofa Matenmanĝo 2022? Ni tre ĝojos :)
Kelkaj homoj jam anoncis sian venon...
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

lu.esperanto(ĉe)gmx.de
Raumerstr. 16, 10437 Berlin

Administranto