La marta Sabata Kunsido (SK) okazos la 9-an de la monato, 15:15--17:45, ĉe la Japana Esperanto-Instituto. Krom pli-ol-15-minutaj prezentadoj,
kelk-minutaj paroletoj estos ankaŭ bonvenaj. Ĉeesti kiel
observanto kaj nur aŭskulti estos ankaŭ permesate. Ni gaje
pasigu tut-Esperantajn 2.5 horojn.
SK okazas ĉe JEI ĉiumonate, kutime duasabate, posttagmeze
(15:15--17:45). Post marto ni kunsidos en 13/apr, 11/maj,
8/jun, 13/jul kaj 10/aŭg. Eventuale ni ŝanĝos la datojn
por eviti konflikton kun pli gravaj Esperanto-aranĝoj.
Por detaloj kontaktu: YAMAKAWA Syuiti <shu@gol.com>