Homo sub Stalin ĝis Putin
22:00 - 23:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Akademiano Aleksandro Melnikov el la rusa urbo Rostov na don rakontas pri la lastaj 6 jardekoj de Rusio.

Ne multaj homoj povas fanfaroni, ke ili vivis en tiom riĉa je eventoj epoko. Mi naskiĝis en la tempo de Stalin. Ĉu tio iel influis mian vivon? Respondo sekvos. Mi adoleskiĝis dum la apenaŭ elparolebla por multaj nerusoj Ĥruŝĉov-tempo. Ĉu vi scias, kion la modernaj rusoj nomas ĥruŝĉovaĵo? Respondo sekvos. Mi komencis lerni Esperanton en la tempo de Breĵnev. Ĉu vi volas anekdotojn pri tiu tempo? Se jes, vi aŭdos ilin. Mi kaj mia 6 jarojn pli juna kuzo studis en la sama universitato kaj sama fakultato, sed la sama studobjekto estis instruata al ni malsame. Kaj tute ne pro novaj sciencaj malkovroj. Ĉu vi scias kiu studobjekto kaj kial? Respondo sekvos. Mia Esperanto-aktivado bolis meze kaj fine de la Breĵnev-epoko. Kaj mi certigas, ke ĝi tute diferencis de "ordinara vivo de ordinaraj homoj". La Sovetia Esperantio estis kompare kun la cetera parto de la lando... alia planedo. Do, vi aŭdos aliplanedanonJ. „Se vi ne povas mortigi vian malamikon...” Ĉu vi scias la finon de la maksimo? Se ne, mi informos kaj ilustros. Ribeloj, Liberoj kaj mi kiel heroo J, nu, bone, kiel atestanto. Kirloj kaj boloj en Rusio. Ĉu prestiĝas esti doktoro de sciencoj?  Kial kaj kiel mi estis... kontrabandisto? Ĉu mi amas Putin-on (ne putinon)? Ion mi rakontos mem. Ion vi eventuale demandos. Venu, vidu, venku (kulturajn barojn). Realigu la popolan diplomation!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-muenchen.de
informo(ĉe)esperanto-muenchen.de
EineWeltHaus, Schwanthalerstraße 80

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureKarl Stultulo