Prezentado de kantoj kaj dancoj el Malsupra Silezio, prelego pri Vroclaco kaj koncerto de Na Raz, muzikgrupo el Góra, partnerurbo de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Krom la muziko kaj dancado okazos ankaŭ manlaborado el plastboteloj kaj papero kaj ankaŭ gustumado de polaj specialaĵoj.