Sabata Kunsido
Monata evento ĉe la Japana Esperanto Instituto

La februara Sabata Kunsido (SK) okazos la 9-an de la monato, 15:15--17:45, ĉe JEI. Se vi volas paroli aŭ aŭdi Esperanton, nepre venu kaj partoprenu. Se vi volas fari prezentadon, preparu 5-ĝis-20-minutan paroladeton.

Sen fari prezentadon, vi tamen povas aktive partopreni en diskutoj, farante demandojn aŭ komentojn pri alies prezentadoj. Komencantoj rajtas ĉeesti kiel observantoj kaj atente aŭskulti. Ni pasigu 2.5 horojn tut-Esperante!

SK okazas ĉe JEI ĉiumonate, kutime duasabate, posttagmeze (15:15--17:45). Post februaro ni kunsidos en 9/mar.

Por detaloj kontaktu: YAMAKAWA Syuiti <shu@gol.com>
Informoj

shu(ĉe)gol.com
162-0042, Wasedamachi 12-3, Shinjuku-ku

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por informi vian partoprenon

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.

Administranto
Nicolas Maia