Konversacia Esperanto-Klubo
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Kopenhago
Elekti horzonon
Kluba kunveno.

Loka

Tibor Sekelj vespero. Prezentas Ana Røssum kaj Bent Jensenius kaj ĉiuj kiuj pretas kontribui.

Tibor Sekelj estas unu el la plej elstaraj esperantistoj iam ajn. Li estis vera mondcivitano, poligloto, verkisto, instruisto, esploristo k.a. Li grimpis altajn montojn kaj loĝis ĉe kanibaloj (ne la Esperantistaj viando-manĝantoj, sed veraj kanibaloj) en la ĝangalo. 

Krom tio li estis fervora propagandisto por la internacia lingvo, kaj fakte lia libro, Kumeŭaŭa, estas verŝajne la plej furora libro originale verkita en Esperanto.

Lia vivo estas ege bunta kaj interesa. Estas nekredeble ke unu persono povis fari tiom multe en nur unu vivo.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.dk/esperanto/kalendaro
bentjensenius(ĉe)gmail.com
Tomsgårdsvej 35

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureJens Stengaard Larsen