Vendreda babilrondo de SAT-amikaro
18:30 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Europe Démocratie Espéranto (prelego)

Komencantoj estas bonvenaj. Infanoj nepre estu akompanataj de respondeca plenkreskulo. Senpaga evento. Ne necesas aliĝi antaŭe. Bonvolu alporti trinkaĵojn kaj manĝaĵojn.

La evento okazos en la sidejo de SAT-amikaro. Ĉiu vendrede vespere, ĉe SAT-amikaro okazas babilrondo en esperanto.

Niaj Vendredaj vesperaj babilrondoj ne estas rendevuo de filozofoj, de politikistoj, de SAT-anoj; simple kunestas homoj kun homoj. Ja, la anoncita temo ne ĉiufoje estas respektata, iuj parolas pli ol aliaj, iuj ne lertas per E-o, kaj ne nur akvo estas trinkata. Venu, ĉeestu ! Diru per la lingvo Esperanto, kiel vi vivas la vivon ; aŭskultu la aliulojn ; ĉio-tio valoras pli ol teorioj de Profesoroj !

Ni deziras pli da « etaj prelegoj » : plurfoje dum la antaŭa jaro unu amik(in)o prezentis temon, kiel : Interreta Esperanto-TV, SAT, framasonismo, eksterteranoj, vortarlibroj, merkatikaj teknikoj por varbi, parabolo de la kaverno, Ruseo kaj Voltero, Pirata Partio… Tiaj « prelegetoj » estis interesaj kaj la diskutoj riĉaj.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉