Labor-staĝo en la Esperanto-Stacio ĉe Berlino
Helpu en la nova Esperanto-Stacio de Berlino kaj ĝuu senpagan restadon.

La Esperanto-Stacio estas nova renkontiĝejo por esperantistoj en eksa stacidomo sude de Berlino.

En la domo nun ekzistas kaj bonaj, komfortaj ĉambroj, kaj ankoraŭ kadukaj ĉambroj. Dum la staĝo ni renovigas la pli kadukajn ĉambrojn. Labortaskoj do inkludas ekz. farbadon, metadon de murpaperoj kaj mebloj, purigado ktp. Sed ankaŭ eblas transpreni taskojn en ĝardenumado aŭ komunikado ekz. per farado de fotoj aŭ videoj aŭ verkado de tekstoj en esperanto aŭ aliaj lingvoj.

La taskoj estas farataj laŭ interkonsento. Ni kune planas taskojn por 4 horoj tage. La cetera tempo estas libera aŭ ni povas fari komunajn aktivaĵojn kiel ekskursojn al Berlino, migradon en la naturparko en kiu situas la stacio, ekskursojn al la vilaĝoj de la soraba malplimulto aŭ naĝado en la najbara naĝlago.

Kondiĉoj: La loĝado en la Esperanto-Stacio estas senpaga. Oni mem zorgas pri manĝoj (troviĝas kuirejo en la stacidomo kaj supermerkato tuj apud ĝi). Vojaĝkostoj ne estas repagataj. Partopreno eblas laŭ interkonsento kutime inter 1-8 semajnoj en la monatoj majo, junio kaj julio de 2019. Oni sciu sufiĉe da esperanto por esti parto de esperanto-parolanta skipo. 

Rekta trajno el la centro de Berlino iras ĉiun horon al la Esperanto-Stacio. La vojaĝo de diversaj berlinaj stacio daŭras 20-38 minutojn.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉