Limburga Tago
12:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Kunveno de la Limburga Esperanto-Asocio

LokaAlia

La fama 𝐋𝐈𝐌𝐁𝐔𝐑𝐆𝐀 𝐓𝐀𝐆𝐎 denove okazos!

Tia tago estis iam vaste populara kun cento da vizitantoj. Eble vi iam partoprenis kaj ankoraŭ memoras. Nun ni, LEA, revivigas tiun tagon. Ĝi okazos jam la 25 de Majo 2019 en Zutendaal, la kreskiĝo-loko de Ben Indestege. Ni kunvenos je la 12:00-a horo en la parkejo de Kattevennen per pikniko. Poste ni faros promenon tra la belega limburga naturo, la arbaro de Kattevenia, la marĉlago de la katoj. Ni finos la promenon samloke antaŭ la 17-a horo. Tiuj kiuj volas, povas tiam manĝi kune (mem-page) en la loka restoracio aŭ ie en Genk. La loko estas bone atingebla kun trajno kaj buso.

La pikniko kun promeno kostas 5 eŭrojn. Bonvolu anonci vin ĉe: limburg@esperanto.be Ĉiuj bonvenas! Ankaŭ familianoj kaj amikoj!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.olijslagers.info/LEA/
limburg(ĉe)esperanto.be
Planetariumweg 18-19

Interesiĝintoj

Administranto