🖥 5-a Virtuala Kongreso de Esperanto
Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo

Internacia

REZERVU LA DATON! La 5-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) okazos de la 28-a de novembro ĝis la 1-a de decembro 2024!

La 5-a VK estas realigo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko. Gvidas la organizteamon la 1-a Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr. Kunrealigas kaj teknike prizorgas la teamo de la neprofitocela esperantista organizo E@I.

La VK estas senpaga por aktualaj individuaj membroj de UEA! Se vi ankoraŭ ne estas membro de UEA en 2024, aliĝu per la membro-aliĝilo: https://uea.org/alighoj/alighilo

Ĝia temo estas: "Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo".

Pliaj informoj baldaŭ aperos!