🖥 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto
Enmigrado - kunfluo de homaj valoroj

Internacia

La 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto estas realigo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), en oficialaj rilatoj kun UN kaj UNESKO. Gvidas la organizteamon la 1-a Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr. Kunrealigas kaj teknike prizorgas la eventon la teamo de la neprofitocela esperantista organizo E@I.

Senpaga aliĝo por individuaj membroj (IM) de UEA ĝis la 13-a de novembro 2023. Ankoraŭ eblas aliĝi al UEA kaj ĝui senpagan aliĝon al VK.

Informoj, aliĝo al VK aŭ al UEA+VK per la retejo de la 4-a Virtuala Kongreso.


VK2023-2.jpg 87 kB
Dosieroj