Ukrainaj esperantistoj invitas vin al fama kuracloko Morŝin, por agrable kaj fruktodone pasigi la tempon en amika E-etoso.
Loka
Loko. Morŝin (Моршин) - ĉekarpata balneologia kuracloko de Ukrainio, fama pro siaj fontoj de la minerala akvo.
Tempo. Inter la 27-a de oktobro kaj la 3-a de novembro 2019. Loĝado. En la hotelo en 2-lita ĉambro kontraŭ 8 EUR diurne. Manĝado. Estas memstara, sed eblas mendi 3-fojan manĝadon kontraŭ 8 EUR aŭ aparte tagmanĝon kontraü 3 EUR. Programo. Diversgradaj E-kursoj, interkona vespero; koncerto; ekskursoj al memorindaĵoj de Lviv, Karpata montaro.