109-a Universala Kongreso
La UK okazos en 2024 unuafoje en Afriko

Internacia

La Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas "internacia manifestacio de la esperantistaro", organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA kaj de aliaj Esperanto-organizaĵoj.

Vi partoprenos en historia momento! La unuan fojon Universala Kongreso de Esperanto (UK) venos al Afriko! Tio okazos en 2024, en Aruŝo, unu el la plej vizitataj urboj de Tanzanio. Enirpunkto al multaj naciaj parkoj, ĝi havas kiel belan fonon la imponan monton Meru (4566 m). Aldone al la mirindaj ĉirkaŭaĵoj, Aruŝo ankaŭ havas multon por proponi per si mem.

Jam estas havebla la unua bulteno. Elŝutu ĝin ĉi tie: https://uk.esperanto.net/2024/unuabulteno


Dosieroj
Informoj

uk.esperanto.net/2024/

Interesiĝantoj

8

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureLars Sözüer


User profile picturetrio


User profile pictureAllen Chantal

kaj pli...

Administranto