Por la 106-a Universala Kongreso la Estraro de UEA elektis la "smeraldan insulon", Irlando, kiel kongreslandon. La Universala Kongreso la unuan fojon okazos en tiu parto de Eŭropo. La gastiga urbo estos Belfasto, la ĉefurbo de Nord-Irlando. Grava haveno kaj pordo al la belega nord-irlanda marbordo, Belfasto suferis dum la lasta jarcento pro armita politika konflikto, sed nun estas konsiderata kiel unu el la plej sekuraj urboj en la brita insularo.