Seán Ó Riain, Prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), estas la proponinto de unu el la kvin civitanaj proponoj kun
la plej granda nombro de apogantoj en la nuna eŭropunia
Konferenco pri la estonteco de Eŭropo (inter pli ol 16000 proponoj):
https://futureu.europa.eu/processes/Education/f/36/proposals/23893 Seán informas pri la stato de la por-esperanta kampanjo de UEA kaj EEU. La EU-Konferenco baldaŭ finiĝos (en majo 2022) kaj li ĵetas antaŭrigardon al eblaj rezultoj rilate al Esperanto.
Utilas dum la finaj semajnoj kaj ankaŭ por posta lobiada agado, ke multaj esperantistoj atentigu la konferencantojn pri niaj proponoj kaj pri la utileco de nia lingvo por EU.
Seán Ó Riain eksplikas la
kialon de subtena agado, dum la
kielon koncize prezentas Klaus Leith, membro de la kampanja teamo de UEA kaj EEU.
Ligilo por la zuma evento (aliro eblas ekde 5 minutoj antaŭ la evento):
https://us02web.zoom.us/j/82418628875?pwd=VTlyŬdUeDViSVFEVkZUbnA0aDdYdz09aŭ uzu: Meeting ID: 824 1862 8875 / Pasvorto: eu23893