“Malpli da havoj, malpli da zorgoj” – la KonMari-metodo
19:30 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Renkontiĝo de la hamburga Esperantoklubo

Loka

 

10.10.2019:   “Malpli da havoj, malpli da zorgoj” – la KonMari-metodo
Marie Kondo, japanino, inventis metodon por pritrakti la malordon por sperti vivŝanĝan magion kiel finrezulton. Ŝi havas striktan sistemon pri la sinsekvo de la kategorioj laŭ kiu vi, paŝo post paŝo, trarigardu viajn aĵojn. Sed antaŭ ol komenci, pripensu: kio estas via ideala vivstilo? Kian rezulton vi deziras atingi? Kiam vi imagas tion, kion vi volas por vi mem, vi tuj sentos, ke estas multe da aĵoj en via loĝejo, kiujn fakte vi ne (plu) bezonas. Kompreneble ni amasigas daŭre: aĉetas, ricevas, kolektas, ne volas forĵeti ― konvinkite, ke ankoraŭ estos bone por io poste… Legado kaj diskutado laŭ artikolo de revuo „Kontakto“.

Die Japanerin Marie Kondo erfand eine Methode, Unordnung anzugehen, um zu erleben, wie sich am Ende das ganze Leben verändert. Wir diskutieren nach einem Artikel der Zeitschrift „Kontakto“, ob dies so auch bei uns möglich wäre. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-hamburg.de/programm
info(ĉe)esperanto-hamburg.de
Kulturladen St. Georg, Alexanderstraße 16, 20099

Interesiĝintoj

Administranto