Deka jubileo de Esperanto – societo „Trixini“
12:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Zagrebo
Elekti horzonon
Renkontiĝo de verkistoj kaj tradukistoj

Loka

Esperanto-Societo „Trixini“ portas nomon laŭ la pseŭdonimo de la germana magiisto humanisto, pupisto, verkisto Hansjörg Kindler (1933-2015), kiu dum la milito en Kroatio elkore helpadis al la homoj en la kroataj  kampadejoj por elmigrintoj. La scieto fondita la 12an de julio  2012. La dekan jubileon de la agado ni honoras per la internacia programo – Renkontiĝo de verkistoj kaj tradukistoj. Nia gasto estas Tone PARTLJIČ, konata slovena dramisto, romanverkisto, kaj verkisto por infanoj, samkiel esperantistoj el Kroatio kaj  Slovenio.