So Jinsu prelegos pri Kultura industrio kaj Belarta merkato, en Koreio kaj en la mondo.
Kunveno/Evento
Lundon 14-an de julio, je 19:00, prelego de So Jinsu
So Jinsu, prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (KEA) kaj estrarano de UEA, prelegos pri Kultura industrio kaj Belarta merkato, en Koreio kaj en la mondo.
Poste ni kune manĝetos, trinkos kaj babilos. Bonvolu kunporti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn por dividi. La evento okazos en Esperanto. Ĉiuj estas bonvenaj.
En nia sidejo: 4bis rue de la Cerisaie, 75004 Parizo, metroo Bastille