Ni renkontiĝas en la loka biblioteko sur sofoj kaj parolas nur esperante. Por lernantoj de duolingo kaj ĉiuj, kiuj volas ekzerci aŭ ekmemori esperanton! Biblioteko "Sopoteka" estas sur la dua etaĝo de Galerio Sopot Centrum, ĉe la ĉefa sopota stacidomo. Venu kaj ne krokodilu!