Aĝo de partoprenantoj: kategorio 5-7j., kategorio 8-10j. Tekniko: Libera Formato: A4 Limdato por sendi leterojn kun desegnoj: fino de la marto 2019
Noto: La desegnon akompanu unu-dufraza komento (preslitere) en propra nacia lingvo kaj esperante.
Ne forgesu skribi precize: vian antaŭ- kaj familinomon, landon, aĝon,
Ĉiu partopreninta infano ricevos dankleteron en la pola kaj esperanta lingvoj, kaj la plej interesaj laboroj el ambaŭ kategorioj premion.
Ni publikigos la desegnojn en la ret-paĝaro de nia lernejo kaj preparos ekspozicion en Pedagogia Biblioteko en centro de la urbo Toruno, kio samtempe estos bona propagandilo por Esperanto
Adreso: Szkoła Podstawowa nr 35, Kamila Dzioba, Grażyna Szubryczyńska ul. Krynicka 8, PL87-100 Toruń, Polska – Pollando.
Bonvolu sur koverto skribi: ESPERANTO
Mi volonte respondos ĉiun demandon kaj diskutos: espgsz@poczta.onet.pl aŭ en Facebook: Grazynka Esp
Sendo de la letero signifas konfirmon por publikigi ĉiujn senditajn informojn pri la infano.