🖥 Reta Novjaro: Tago 8
16:00 - 23:59 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Bonvenon al tago 8 de la Reta Novjaro !!

InternaciaAlia

Jen la (provizora) programo de la 8a tago de la Reta Novjaro.

Alklaku la titolon por iri al la ĝusta Zoom-sesio.

La programo estas senpaga, sed ni petas MONDONACON por 

LA GEORFOJ EN KONGOLANDO de la Asocio Nova Familio.


Vi povas sendi monon rekte al bankkonto de Betti Maul. La kontoligon vi ricevos ĉe retanovjaro@gmail.com .

Ĉiutage estos programeroj, inter la 11a - kaj 1a horoj  (Berlina tempo) + ekskursoj.
ĈIUJ TEMPOINDIKOJ sur la tagaj paĝoj ESTAS EN UTC+1

Tago 8: 3a de januaro - dimanĉo
En tago en kiu -en ĉeesta renkontiĝo- jam devas forlasi la ĉambron/ejon sufiĉe frue, ni daŭrigos kun programo!

14:00 - 15:00  🖼 JES-ekskurso: komuna fotado (NULIGITA)

16:00 - 18:00  💬 Prelego de Raoni Sousa - neperforta komunikado

18:00 - 19:00 📺 Informoj pri la georfoj de Asocio Nova Familio, Kongolando

19:00 - 20:00  🎨 JES-ekskurso: Internacia Vespero

20:00-21:00 👄 Interŝanĝo: Kion vi planas por 2021?

                     
Ankaŭ dum pandemio ni povas plani pozitive! 
                      Lasu nin kune priparoli kiel eblas beligi nian vivon en
                      tiuj malfacilaj tempoj!

21:00 - 22:00  🎵 Ĉe Lumo de Lignofajro 2 kaj fermo de La Reta Novjaro
enketo:
1 Kiel vi eksciis pri la Reta Novjaro?
2 Kiom da programeroj vi partoprenis?
3 Kio mankis al vi?
4 Ĉu la horoj taŭgis?
5 Ĉu vi ŝatus havi similajn programerojn dum la sekvaj monatoj? Se jes, kiajn tipojn da programeroj?
6 Kion vi opinias pri Zoom por la evento?
bona / ĝena / konfuziga / fuŝa
Se vi NE jam respondis du la fermo, sendu al nia retadreso: retanovjaro@gmail.com


 -- poste --     🕯️🍵 Gufujo kaj 🍷🍺 Esperanto-trinkejo

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj