🖥 Reta Novjaro: Tago 5
13:30 - 23:59 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Bonvenon al tago 5 de la Reta Novjaro !!

InternaciaAlia

Jen la (provizora) programo de la 5a tago de la Reta Novjaro.

Alklaku la titolon por iri al la ĝusta Zoom-sesio.
Atentu: se hazarde la sesio estas plena, iru al jutubo (Youtube) por spekti (la ligilon vi trovos ĈI TIE en kazo de neceso).

La programo estas senpaga, sed ni petas MONDONACON por 

LA GEORFOJ EN KONGOLANDO de la Asocio Nova Familio.

Ĉar nun jam pluraj homoj rakontis pri problemoj ĉe GoFundMe:
Vi povas ankaŭ sendi monon rekte al bankkonto de Betti Maul. La kontoligon vi ricevos ĉe retanovjaro@gmail.com .

Ĉiutage estos programeroj, inter la 11a - kaj 1a horoj  (Berlina tempo) + ekskursoj.
ĈIUJ TEMPOINDIKOJ sur la tagaj paĝoj ESTAS EN UTC+1

Tago 5: 31 de decembro - ĵaŭdo

15:00 - 17:00 🥗 Vegana defio
                      (ne)komuna preparado de frandaĵoj por la silvestra bufedo ( )
                      Ĉu vi jam foje volis elprovi kuiri vegane sed sole ne kuraĝis? Ne emis?
                      Mankis inspiro? Ĉu vi estas vegano kaj ne ŝatas ĉiam kuiri sole?

                      Kiel estus fine la aĉan jaron 2020 per bonega vegana manĝaĵo?
                      Ni interŝanĝu niajn ideojn en la telegramo-grupo kaj subtenu unu la
                      alian por krei bongustajn veganajn frandaĵojn!
                      Trovu receptojn ĉi tie -> https://apetito.ikso.net/recepto/veganaj
                      (aliĝu al la Telegram-grupo Vegana defio
                       
     dume        🤼‍♂️ Vegana rondo: interŝanĝo, informoj, diskuto

17:00 - 18:00 ✍️ Aŭtora horo: Stefan Maŭl

image.png 60,4 kB
La fondinto de MONATO legos el sia libro El verva vivo ĵurnalista - pri danĝera  malsano, kiel li venis al Esperantujo kaj la ekesto de MONATO. Por demandoj eble la filino (Betti Maŭl) havos respondojn.   


                      Okaze de la prelego la Retbutiko de FEL proponas la libron
                      „El verva vivo ĵurnalista” kun rabato de 33 %.
                      La bindita verko do estos havebla  ĉi-semajne kontraŭ 13,33 eŭroj
                      plus afranko, kaj la bitlibroj kontraŭ 6,80 eŭroj.
                      Mendu tra https://www.retbutiko.be/eo/ero/vvjx
                                   retpoŝte:  mendoj@fel.esperanto.be

18:00 - 19:00 📺 Informoj pri georfa projekto de Asocio Nova Familio,  Kongolando

19:00 - 20:00 🍽 Komuna manĝopreparado

20:00 - 22:00 🍽 Silvestra bufedo
                     Ne estu sola dum vi atendas la finfinon de ĉi jaro! Ne manĝu sole. 
  • Estu kun ni, dividu kun ni vian bufedo (Kion vi preparis? Ĉu ĉiutagaĵojn? 
                     Ĉu specialaĵojn aŭ nur buterpanon???) 
  • Kio BONA okazis al vi en 2020? Hieraŭ ni forbruligis kaj eksplodigis la malbonaĵojn de 2020. Sed espereble ne ĈIO malbonis! Rakontu aŭ montru!
  • Kiajn planojn vi havas por 2021
  • Se vi havas ion alian interesan POZITIVAN por montri aŭ por rakonti, vi estas bonvena! 

      Volonte anoncu ĉe retanovjaro@gmail.com.

20:15 - 22:00 🎥 Filmo: Ĉiu fama
                      Flandra komedio (2000) kun Esperanto-subtekstoj

 -- poste --   🕯️🍵 Gufujo kaj 🍷🍺 Esperanto-trinkejo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉