🖥 Reta Novjaro: Tago 3
15:00 - 23:59 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Bonvenon al tago 3 de la Reta Novjaro !!

InternaciaAlia

Jen la (provizora) programo de la 3a tago de la Reta Novjaro.

Alklaku la titolon por iri al la ĝusta Zoom-sesio.

La programo estas senpaga, sed ni petas MONDONACON por 

LA GEORFOJ EN KONGOLANDO de la Asocio Nova Familio.


Ĉar nun jam pluraj homoj rakontis pri problemoj ĉe GoFundMe:
Vi povas ankaŭ sendi monon rekte al bankkonto de Betti Maul. La kontoligon vi ricevos ĉe retanovjaro@gmail.com .

Ĉiutage estos programeroj, inter la 11a - kaj 1a horoj  (Berlina tempo) + ekskursoj.
ĈIUJ TEMPOINDIKOJ sur la tagaj paĝoj ESTAS EN UTC+1

Tago 3: 29 de decembro - mardo

                             i.a. pri la Somera tendumado



16:00 - 17:00 🤼‍♂️ Diskuto kaj ideoj: Betti Maul - Senplasta vivo
                            * Ĉu ni povas vivi sen produkti pli da plasta rubaĵo? 
                              JES, sub certaj kondiĉoj.
                            * Interŝanĝo, receptoj, eble kunfarado de alternativaj produktoj: 
                             Ni povas kune triki aŭ kroĉtriki/-hoki alternativojn por plastaj
                             spongoj aŭ viŝtukoj

17:00 - 18:00 ✍️ Aŭtora horo: Mara Rockliff

image.png 37,6 kB
Mara Rockliff estas usona verkistino de pli ol 70 libroj por infanoj (www.mararockliff.com). Ŝia libro pri la vivo de Zamenhof kaj la naskiĝo de Esperanto eldoniĝis dum 2019 en la angla kaj 2020 en la pola. Hodiaŭ ŝi laŭtlegos ĝin en Esperanto, kaj volonte respondos al demandoj pri tiu libro, siaj aliaj libroj, kaj infanlibroj ĝenerale.

image.png 97 kB

20:00 - 21:00 💬 Prelego: Jesper Jacobsen - Fraktoj

Fraktoj estas nekutimaj geome
image.png 51,5 kB
triaj formoj, kiuj aperis en matematiko en la 1870-aj jaroj kaj iom populariĝis ĉe la ĝenerala publiko en la 1980-aj. Ili nuntempe havas grandan utilon en la modelado de tre malsamaj fizikaj fenomenoj. Fraktaj formoj observeblas en geologio, botaniko, biofiziko, inĝenierio kaj sendube multaj aliaj fakoj. En tiu ĉi IKU-stila prelego mi prezentas kiom eble simple la bazon de la teorio pri fraktoj kaj ilustras ilian uzon per multaj ekzemploj.

image.png 297 kB














21:00 - 23:??  ❓ Ludoj: Rico

 -- poste --   🕯️🍵 Gufujo https://gather.town/app/PO9Y5muG9Y1oh4RU/Kongresejo
kaj 🍷🍺 Esperanto-trinkejo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉