🖥 Reta Novjaro: Tago 2
15:00 - 23:59 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Bonvenon al tago 2 de la Reta Novjaro !!

InternaciaAlia

Jen la (provizora) programo de la 2a tago de la Reta Novjaro.

Alklaku la titolon por iri al la ĝusta Zoom-sesio.
Atentu: se hazarde la sesio estas plena, iru al jutubo (Youtube) por spekti (la ligilon vi trovos ĈI TIE en kazo de neceso).


La programo estas senpaga, sed ni petas MONDONACON por 

LA GEORFOJ EN KONGOLANDO de la Asocio Nova Familio.

Ĉar nun jam pluraj homoj rakontis pri problemoj ĉe GoFundMe:
Vi povas ankaŭ sendi monon rekte al bankkonto de Betti Maul. La kontoligon vi ricevos ĉe retanovjaro@gmail.com .

Ĉiutage estos programeroj, inter la 11a - kaj 1a horoj  (Berlina tempo) + ekskursoj.
ĈIUJ TEMPOINDIKOJ sur la tagaj paĝoj ESTAS EN UTC+1



16:00 - 16:55 💬 Prelego: Veronika Poór - Muzaiko
Muzaiko estas tuttempa tut-Esperanta retradiokanalo, kiu funkcias danke al volontula kunlaboro el la tuta mondo de pli ol 9 jaroj. Ĉu vi volas ion ekscii pri ĝi? Ĉu vi ŝatus kunkrei ĝin? Jen loko por viaj demandoj por ricevi respondon post mallonga prezento pri Muzaiko.
http://muzaiko.info

17:00 - 18:00 ✍️ Aŭtora horo: Anna Löwenstein
 Anna Löwenstein ne volas tro longe mem paroli, sed preferas ĉefe respondi al la publiko. Do, venu kun multaj demandoj pri ŝi kaj ŝiaj verkoj! Vi povos demandi ekzemple pri ŝiaj romanoj: La ŝtona urbo, Morto de artisto, kaj la plej nova La memoraĵoj de Julia Agripina. Krome pri ŝiaj aliaj agadoj: kunlaboro en la kurso de Lernu.net, verkado per facila lingvaĵo, instruado, spertoj kiel patrino de denaskaj esperantistoj, kaj simile. 

image.png 122 {0}












21:00 - 22:30 🎥 Filmo

-- poste --    🕯️🍵 Gufujo
                              kaj
                      🍷🍺 Esperanto-trinkejo