🖥 Reta Novjaro: Tago 1
15:00 - 23:59 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Bonvenon al tago 1 de la Reta Novjaro !!

InternaciaAlia

Jen la (provizora) programo de la 1a tago de la Reta Novjaro.

Alklaku la titolon por iri al la ĝusta Zoom-ĉambro/-sesio.
Atentu: se hazarde la ĉambro/sesio estas plena, iru al jutubo (Youtube) por spekti (la ligilon vi trovos ĈI TIE en kazo de neceso).

La programo estas senpaga, sed ni petas MONDONACON por

LA GEORFOJ EN KONGOLANDO de la Asocio Nova Familio.

Ĉar nun jam pluraj homoj rakontis pri problemoj ĉe GoFundMe:
Vi povas ankaŭ sendi monon rekte al bankkonto de Betti Maul. La kontoligon vi ricevos ĉe retanovjaro@gmail.com .

Ĉiutage estos programeroj, inter la 11a - kaj 1a horoj  (Berlina tempo) + ekskursoj.
ĈIUJ TEMPOINDIKOJ sur la tagaj paĝoj estas en UTC+1

Tago 1: 27a de decembro - dimanĉo

15:00 - 15:55 👄 Libera Babilado
                      Vi jam povas eniri je la 15:00a por babili kun la ĉeestantoj tie.

16:00 - 17:30 🤝 Interkona Rektangulo
                      Ni ekkonu unu la alian per sinprezentoj kaj ludoj

18:00 - 19:00 📺 Informoj pri la georfoj de Asocio Nova Familio, Kongolando

19:00 - 21:00 🎵 Koncerto de Xavier Rodon i Morera
                      Ni bonvenigas Xavier (de la grupo Kaj Tiel Plu), kiu kantos por ni.
                      Betti intervjuas (sed ne samtempe)

         












Xavier Rodon Morera (Mataró, 1961) esperantistiĝis en la jaro 1982 kaj ekde tiam partoprenis aktive en la kataluna movado, ene de Kataluna Esperanto Asocio kies ĝenerala sekretario li estis inter la jaroj 1996 kaj 2000.
Kune kun Pep Tordera li fondis en la jaro 1986 la muzikan grupon Kordoj kiu koncerte diskonigis katalunajn tiamajn kantverkistojn en pluraj junularaj kongresoj en la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento kaj kunverkis katalunan kantaron Fajreroj.
Tiu duopo estis la ĝermo de la nuntempa grupo Kaj Tiel Plu
En sia neesperanta flanko Xavier laboras kiel muzikinstruisto en baza lernejo kaj gvidas en sia urbo pacifisman koruson, por kiu li komponas plurajn kantojn. 
Dum tiu koncerteto li prezentos ĉefe tiujn plej antikvajn kantojn el repertuaro de Kordoj. 

21:00 - 22:00 😱 Nigraj rakontoj kun Carolin
                      Vere okazintaj rakontoj en formo de kvizeto

22:00 - 23:00 🖼 Fotomontrado de lasta Novjara Renkontiĝo: Brian Moon

 -- poste --   🕯️🍵 Gufujo
                             kaj
                     🍷🍺 Esperanto-trinkejo

  1:00 -   3:00  👄  Nokta ekskurso: Esperantistoj en Los-Anĝeleso 
Dosieroj