🖥 Radiostacio KDLK elsendas vive - kun VIA zuma partopreno
17:00 - 19:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Aŭskultantoj parolas kun nia radiotelefonisto, sen kameraoj, nur voĉe, unuope

Internacia

Malŝaltu vian kameraon! Radiostacio KDLK ne estas televidkanalo :-)

Kaj malŝaltu vian mikrofonon, kiam vi eniras la elsendon! La radiotelefonisto parolos kun vi unuope. Tio ne estas babila rondo, en kiu ĉiuj parolas samtempe, ĥaose, senakuzative :-)

Jam antaŭanoncu vian partoprenon ĉi tie (alklaku "Mi volas partopreni" en la dekstra parto de la ekrano). Kaj sendu al ni retmesaĝon kun kelkaj vortoj pri vi kaj pri kio vi volas paroli. Se restas tempo dum la elsendo, la radiotelefonisto ankaŭ alparolos aliajn partoprenantojn rekte, kiuj ne antaŭanoncis sin. Kaj simple "levu la manon" (alklaku la simbolon en la suba parto de via ekrano), se vi volas spontanee esti "intervjuata".

Memoru: tio ne estas diskutrondo. Ĉiam parolas nur du: la radiotelefonisto kaj vi, se vi estas invitita paroli. La aliaj lasu siajn mikrofonojn malŝaltitajn! NE parolu sen invito! Se vi tamen parolas seninvite, vian mikrofonon ni malŝaltos, kaj se vi faras tion denove, vi estos elpelita de la elsendo. Komprenita?

Uzu la tekstan babilejon, se vi volas sendi komentojn aŭ demandojn dum la elsendo.

La elsendo komenciĝas je la horo 17:00 UTK (elektu vian horzonon por kontroli, kiam ĝi komenciĝas laŭ via loka tempo).

Zuma ligilo (aliro eblas ekde 10 minutoj antaŭ la elsendo):
https://us02web.zoom.us/...
pasvorto: (la nomo de nia radiostacio, TUTMAJUSKLE)
La gastiganto lasos vin eniri post kontrolo, paciencu iomete. Se vi alvenas tre malfrue, vi eble devos atendi iom pli longe.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

RadiostacioKDLK(ĉe)wolke7.net

Interesiĝintoj

Administranto