7a Roma festivaleto
de la Roma Esperanto-Centro

Loka

Ĉi-foje la ĉiujara renkontiĝo de esperantistoj de Latio kaj ĉirkaŭaĵo ("ĉirkaŭaĵo" signifas la tutan planedon Tero-n!) okazos ĉe unu el la plej belaj inter la famaj 7 montetoj de Romo, la Aventino!   :D

Ni renkontiĝos ĉe la domo de Camaldolesaj Fratinoj kaj, kiel kutime, la programo inkluzivos prelegojn kaj prezentojn de la partoprenantoj, mallongan viziton al unu el la multaj altiroj en la areo kaj kunan tagmanĝon (pagendan je speciala kotizo, sed nedevigan).

Partopreno al Roma Festivaleto estas malfermita al ĉiuj, esperantistoj kaj simpatiantoj, kaj senpaga.
Informoj

www.esperantoroma.it/index.php?opt...
Via di Santa Sabina, 64 Roma

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por informi vian partoprenon

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.

Administranto
Yves Nevelsteen