Ekskurso al la Esperanto-Stacio
10:30 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
La Esperanto-Stacio estas internacia renkontiĝejo en la vilaĝo Halbe, tuj sude de Berlino.

Loka

Partoprenu unutagan ekskurson al la Esperanto-Stacio sabate, la 6-an de Julio 2019!

La Esperanto-Stacio estas internacia renkontiĝejo en la vilaĝo Halbe, tuj sude de #Berlino. La konstruaĵo estas eksa stacidomo, malfermita en 1866. La stacidomo estas protektita historia monumento.

En la domo okazos granda renovigo post du jaroj, sed nuntempe ni pretigas kaj ordigas kelkajn ĉambrojn por ke dum la venontaj monatoj jam povu okazi vizitoj, etaj renkontiĝoj kaj kursoj.

Ni renkontiĝu en Halbe sabate, la 6-an de Julio je la 10:30. Ni atendos vin ĉe la trajnhaltejo. Se vi venos pli malfrue, bonvolu sciigi nin. 

La trajno RB 24 iras de Berlin Ostkreuz je la 09:58 horo. Ankaŭ elbas eniri en Berlin-Schöneweide aŭ Königs-Wusterhausen, kaj en Eberswalde, se vi venas de norde de Berlino aŭ Senftenberg, se vi venas de sude de Berlino. La vojaĝo daŭras de Berlin-Ostkreuz 38 minutojn, de Berlin-Schöneweide 29 minutojn kaj de Königs Wusterhausen 15 minutojn.

Eblas ankaŭ aŭte laŭ aŭtoŝoseo A13.

Dum la ekskurso okazos:

- Vizito de la Esperanto-Stacio

- Promeno al la arbara milita tombejo de Halbe (Waldfriedhof Halbe)

- Promeno al la apuda lago Heidesee

Eblos naĝi kaj kafumi ĉe la lago kaj vespermanĝi en la restoracio Goldener Stern.  

Bonvolu konfirmi vian ĉeeston per privata mesaĝo antaŭ la 3. de julio. 

La teamo de la Esperanto-Stacio atendas vin!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj