Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj el multaj mondopartoj
Kunveno/Evento
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn!
Detala programo: 25.03.2026: 20.00 horo Virtuala kunveno per Zoom: Ewa Grochowska prelegas pri Libano 🇱🇧 Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Post ĉirkaŭ 20 minutoj sekvas la prelego de Ewa Grochowska pri Libano. Flago-de-Libano.svg.png17,2 kB Ewa rakontos: inter la jaroj 2013 kaj 2025 mi vojaĝis en Libanon kvar foje, pro familiaj kialoj kaj samtempe mi vizitadis la landon. Mi montras miajn fotojn kaj mi parolas iom pri historio, iom pri loĝantaro, iom pri religioj, iom pri muzeoj, iom pri kelkaj gravaj eventoj. Mi ne parolas pri la politiko, tamen iom pri la sperto de miaj familianoj en la milito. Bonŝance ili loĝas en la kristana kvartalo en la urbocentro, kie neniu estis mortigita kaj neniu domo trafita de bomboj, sed ili aŭdis la eksplodojn, la bruon de aviadiloj, kaj evidente vidis sur la vojoj tiujn, kiuj fuĝis el la suda parto de Libano.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.