Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj el multaj mondopartoj
Kunveno/Evento
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn!
Detala programo: 22.04.2026: 20.00 horo Virtuala kunveno per Zoom: Thomas Preece prelegas pri la historio de 100 jaroj de muziko en Esperanto 🎶 Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Post ĉirkaŭ 20 minutoj sekvas la prelego de Thomas Preece pri la historio de 100 jaroj de muziko en Esperanto (1887-1987)
Muziko ĉiam estis esenca parto de la Esperanto-kulturo ekde la komenco de la Movado. Ĉi tiu prelego donos ampleksan superrigardon pri la unua jarcento de Esperanto-muziko, ekde la plej fruaj kantoj, tra la periodoj de paperaj kantaroj kaj ŝelakaj kaj vinilaj diskoj, ĝis la apero de la rokmuzika movado en la 1980-aj jaroj. Vi malkovros kaj aŭskultos muzikon de artistoj kiel Gladys Cosmetto, Frans Jahger, Duo Espera, Margaret Hill, kaj aliaj steluloj el la pasinta Esperantujo. La hodiaŭa preleganto, Thomas Preece el Bristol (Anglio), estas fakulo pri Esperanto-muziko, kaj li certe ne nur prezentos interesajn faktojn, sed ankaŭ ludigos multajn memorindajn kantojn. Thomas Preece.png190 kB
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.