Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn! Pro la pandemio ni renkontiĝas hodiaŭ nur virtuale per Zoom!
Ho mia kor.jpg243 kBDetala programo: 31.03.2021: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom: Vespero de poemoj kun kvizo Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Vi estas invitata prezenti kaj deklami viajn plej ŝatatajn Esperanto-poemojn. Se eblas, bonvolu prezenti ankaŭ la tekston (per divido de via ekrano aŭ per antaŭa sendado al hameln@esperanto.de ), por ke la aliaj ankaŭ havu samtempe la eblecon legi ĝin. Krome vi povas partopreni en kvizo pri poemoj.
Koran dankon al ĉiuj, kiuj prezentis poemojn: Axel: "Memoro pri l' Pariz-a Majo" de Julio Baghy, Mark: "Ho, stulta kor'!" de Frauke Müller, Anjo: "Printempo" de Kálmán Kalocsay, Marc: "Mi ne scias, kial oni diras, ke ĉevalo estas nobla" de Sohrab Sepehri, Rico: "La paco eblas" de William Auld, Eva: "Ankaŭ ..." de "Roman Frenkel", Fejfi: "La morto de Jánošík" de Ján Botta, Anna: "Panjo" de Attila József, Jasmina: "Kaskado" de Dobriša Cesarić, Heinz: "Ezopa Saĝo" de Kálmán Kalocsay.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.