Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje surloke en la Sumpfblume
Kunveno/Evento
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn kaj interesitojn!
Flava ludo.jpg236 kBDetala programo: 29.05.2024: 19.30 horo Kunveno surloke en la Sumpfblume, Hameln : 🎲Flava demando-ludo Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Poste ni ludas la "Flavan Demando-ludon".
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.