🖥 🐀RB_Hameln: 🗣️Prelego de Cristina Bollini: 🏴‍☠️🇦🇶🏳️‍🌈Flagoj de la mondo
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando"- ĉi-foje per Zoom. Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

flagoj.jpg 115 kB

Detala programo:
28.06.2023:     20.00 horo    Virtuala kunveno per Zoom:     
Cristina Bollini: La flagoj de la mondo
Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Poste sekvas la prelego de Cristina Bollini pri la flagoj de la mondo.
Ekde antikveco, flagoj estas uzitaj por identigi armeojn, popolojn kaj idealojn.
Hodiaŭ ni vidas flagojn preskaŭ sur ĉiuj publikaj placoj kaj palacoj kaj okaze de sportaj eventoj (ekz. la Olimpiaj Ludoj kaj Mondĉampionecoj).
Sed …. Ĉu vi konas la flagojn?
Fine ni kune povas elprovi nian scion per kvizo.

Denove estis bela vespero dum la tre interesa kaj amuza prelego de Cristina. Ni multon lernis. Entute partoprenis 40 homoj el 15 landoj (Italujo, Hungarujo, Nederlando, Ĉeĥujo, Usono, Kanado, Pollando, Belgujo, Slovakujo, Danujo, Francujo, Ukrainujo, Rusujo, Serbujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉeestis.
Koran dankon ankaŭ ĉefe al Cristina, kiu faris belegan prezentaĵon.
Se vi ŝatas rigardi ĝin (denove), vi povas sube elŝuti la zip-dosieron "Flagoj 2023 de Cristina Bollini" kaj poste malfermi kaj spekti ĝin. Dankon Cristina, ke vi havigas ĝin al ni!
Bonvolu rigardi ankaŭ la retpaĝon de Cristina Bollini, kie vi trovas pliajn informojn pri flagoj, heraldiko, ktp. en la itala kaj en Esperanto: www.feniks.it
Se vi havas demandojn aŭ sugestojn, bonvolu kontakti ŝin: cristina.bollini@feniks.it 

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de. 

Aldonaj informoj: 

Fotoj:  cezarkulturo)
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉