Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom
InternaciaLoka
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Detala programo: 27.11.2024: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom: Vespero de poemoj Vi estas invitataj prezenti kaj deklami viajn plej ŝatatajn Esperanto-poemojn. Se eblas, bonvolu prezenti ankaŭ la tekston (per divido de via ekrano aŭ per antaŭa sendado al hameln@esperanto.de , por ke la aliaj ankaŭ havu samtempe la eblecon legi ĝin.
Koran dankon al ĉiuj, kiuj prezentis poemojn: Heinz: "Fru-aŭtuno" de Hilda Dresen Raita: "Aŭtuna foliaro" de István Szabolcs Erika: "La pluva tago" de Antoni Grabowski Tatjana: "Pri iu evento okazinta dum prezentado de opero Karmen" de Tatjana Aŭderskaja Kaŝi: "Kristnaska Kanto de Esperantistoj" de Halina Kuropatnicka-Salamon Wolfgang: "Premsonĝo" de Johán Valano Wolfgang: "meblita ĉambro" de Kurt Bartsch (tradukis Cezar) Vladimir: "Memore pri John Lennon" de Vladimir Kononiuk Raia: "Paca nokt', sankta nokt'" (vidu la diversajn tradukojn ĉe: https://kantaro.ikso.net/paca_nokt)
Fru-aŭtunode Hilda DRESEN aperis en Norda Prismo, 57/5, p. 228 1927. La unua originala poemo de H. D.
Orfoliojn mi deziras, tedis al mi fruaŭtun', je aceroj mi sopiras, flagretantaj en la sun'. Kaj mi miras, kaj mi miras, ke foliojn vent' ne ŝiras.
La ĉielo grize bluas, verdas, sed ne floras ter', horoj nun senfine fluas kaj embuskas senesper'. Mi enuas, mi enuas, kial arbojn vent' ne skuas?
Sed, se la natur' purpuros kaj ekflavos kvazaŭ or', se la foliar' maturos por aŭtuna mortohor', duonfluge mi ekkuros, la folioj eksusuros.
Julio Baghy : Aŭtuna foliaro
Foliaro, flirte danca,
en koloroj centnuanca, prujnmordite ventpelate ŝvebas ĉie: kampe, strate;
jen kuniĝas, jen dissaltas,
tie sinkas, tie haltas
por susuri, sible plendi,
jen funebre por silenti,
poste supren, ek pro blovo,
sed sencele kaj sen povo
ĝis ĝi ĉesas kirle krozi
kaj ariĝas por ripozi,
kuŝi kiel morta garbo
sub soleca seka arbo
Tr. István Szabolcs
La pluva tago - poemo de ANTONI GRABOWSKI
La tago malvarma, malgaja,sensuna;
Ne haltas la ventoj kaj pluvo aûtuna;
Vinujo je l’ muro putranta sin tenas,
Sed ĉiu ekblovo foliojn deprenas,
Kaj la tago - malvarma, sensuna.
Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna:
Ne haltas la ventoj kaj pluvo aûtuna;
Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj,
Sed falas en vento esperoj velkintaj,
Kaj la tagoj - malvarmaj, sensunaj.
Ekhaltu, ho, koro malgaja, ne plendu!
Post nuboj la suno radias – atendu!
Ne sola vi tiel kun sorto hatalas,
En la vivon de ĉiu la pluvo ja falas,
Kelkaj tagoj - malvarmaj, sensunaj.
PRI IU EVENTO OKAZINTA DUM PREZENTADO DE OPERO “KARMEN’”
Malsukcesa soneto
Ĉu vere, ke neniam mi ekvidos
La finan kvinan akton de “Karmen’”?
Malica fort’ nin ĉiujn vipe gvidas
Al memestingo kaj al malEden’.
Sirenoj muĝas pro aerdanĝero,
Al rifuĝej’ sin ĵetas la publik’,
Kurteno falas… Premas atmosfero
Kaj jam neniu zorgas pri l’ klasik,
Spektakl’ rompiĝis. Ĉu aperos ree
Sur la scenej’ kantanta aktorar’?
Aŭ baldaŭ ĝi eksonos nur armee?
De stulta disvolvanta sin koŝmar’
Aper’ senfina. Oper’ sen fino…
Sirene sonas voĉo de l’ destino.
15 majo 2024
Tatjana Auderskaja
Kristnaska Kanto de Esperantistoj.
Benu, sankta infaneto geamikajn korojn. Zorgu en malgrandaj manoj niajn rememorojn.
Ne permesu travivadi malgajan solecon. Prilumigu stelarĝente, eĉ etan tristecon.
Kaj plenumu, ja vi povas, sinceran deziron. Por ke ni ĉiuj renkontiĝu pro forta sopiro.
Halina Kuropatnicka-Salamon
Premsonĝo de Johán Valano (1977)
Ekdetrue en mallumo
venis brue granda zumo,
prenis brute en la fumo
vivojn de la ter'.
Se matenoj bonodoris
en ĝardenoj kiuj floris,
ĉiaj benoj forvaporis,
restis la sufer'.
Ili ŝutis ŝtalan ŝtormon
sur la homan pacan dormon,
ŝanĝis ĉion en senformon;
sangis tuta land'.
Kaj la domoj estis pestaj,
kaj la homoj iĝis bestaj,
nur malbonoj estis restaj;
ĉesis ĉiu kant'.
En infera karnavalo
sub la fera arma falo
iĝis tero karda valo,
ĉu reeblos vek'?
Kaj la kortoj fumis putre,
kaj la korvoj nubis supre,
kie korpoj kuŝis nutre
logaj al la bek'.
meblita ĉambro de Kurt BARTSCH
elgermanigis Cezar
Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.09.13
meblita ĉambro kiam mi iuvespere, revenante de vojaĝo malfermis la loĝejan pordon, miaj seĝoj ne plu rekonis min.
sen ŝanco, povi proksimiĝi al la tablo, mi retiriĝis en mian mantelon kaj foriris sen esti loĝinta. Mi lasis stari miajn seĝojn.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.