đŸ–„ 🐀RB_Hameln: đŸŽ¶22-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00
EĆ­ropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje rete per Zoom kun multaj gastoj

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Kantoparado KLEIN - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 KLEIN.jpg 30 kB
Detala programo:
27.07.2022:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
22-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej Ɲatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.


Reguloj:
  • Dum la kunveno estas prezentitaj 9 kantoj kaj ilia resuma filmo.
  • Nur post la 9+1 prezentoj ĉiu ĉeestanto en la Zoom-ĉambro ekrajtas voĉdoni:
    • Prefere per la paĝo de PollUnit, kiu aĆ­tomate kalkulas la voĉojn (la ligilon vi ricevos post la resuma filmo)
    • Nur se eble tio ne funkcias, vi rajtas sendi vian voĉdonadon al  hameln@esperanto.de  aĆ­ per privata mesaĝo al Heinz en la Zoom-babilejo
    • Nur tra PollUnit, retmesaĝo kaj Zoom-babilejo voĉdonado validas
  • Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn. Tri ekzemploj:  
    • la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj unu plia ankoraĆ­ 1 poenton
    • unu kanto ricevas 4 poentojn, la dua 3 poentojn
    • al sep kantoj vi donas po 1 poento
  • Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aĆ­ fantaziaj nomoj
  • Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
  • La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun 6 novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponitaj post unu jaro.

Propraj proponoj
  • Ĉiu povas sendi minimume 2 semajnojn antaĆ­ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
  • Elektado dependas de la alventempo de la retpoƝto. Se venas pli ol 6 kantoj, ili povas esti ludataj en unu el la sekvaj Kantoparadoj.
  • Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaĆ­ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.

Rezulto de la voĉdonado
Kelkajn tagojn post la Kantoparado vi povas legi ĉi-tie sube::
  • la liston de la kantoj kaj la ligilojn al ili
  • la ligilon al la resuma filmo
  • la rezulton de la voĉdonado
Alklaku la dosierojn sube por pli bone legi ilin.
 
Multan plezuron! 

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aƭ demandu ĝin per retpoƝto al hameln@esperanto.de .

Rezulto 22-a Kantoparado.PNG 464 kB
Proponoj dum la Kanto-Parado je la 27.07.2022:
1) Pavel: 4:29 Milito – Įomart kaj NataƝa https://www.youtube.com/watch?v=w_lyGQRXlps
2) Jean: 4:53 Haleluja – Manƭel (Emanuele Rovere) https://www.youtube.com/watch?v=oPtT4upFAaw
3) Heinz: 3:21 Aventuroj de iu migrinto – Conny II (teksto: Tatjana Auderskaja) https://www.youtube.com/watch?v=nPWFrrOe1dY
4) Teresa: 2:15 Rivero Odro – KaƝi (Carsten Schnathorst) https://www.youtube.com/watch?v=wII3vTspAOQ
5) Inge: 3:43 La plej granda – Gijom‘ Armide https://www.youtube.com/watch?v=twMFuYSRzeU
6) Klaas: 4:17 Ni kompatu nin – Feri Floro (teksto: Liven Dek) https://www.youtube.com/watch?v=Maa_V5m6e9w
7) Raia: 5:20 Ska virino – Esperanto Desperado https://www.facebook.com/watch/?v=41551773348
8) Franz: 4:41 Jolanda – Manno Montanna https://www.youtube.com/watch?v=U3vLpPuh0-U
9) Julia: 06:02 Lulkanto por piratoj - La perdita generacio https://www.youtube.com/watch?v=W1JeTM6VqV0

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/a6e41-fjaokhmkp9nsl4na kaj
https://pollunit.com/de/polls/a6e41-fjaokhmkp9nsl4na/evaluations

Poentoj 22-a Kantoparado.PNG 42 kB
Venkintoj post la voĉdonado (24 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 32 poentoj: Ska virino - Esperanto Desperado
2-a rango kun 28 poentoj: Jolanda - Manno Montanna
3.-a rango kun 20 poentoj: Milito - Įomart kaj NataƝa
 

Denove estis bela vespero dum la 22-a Kantoparado. Entute venis 37 homoj el 16 landoj (Belgujo, Hispanujo, ĈeÄ„ujo, AĆ­strujo, Danujo, Kroatujo, Pollando, Francujo, Litovujo, Italujo, Ukrainujo, Britujo, Kongo KinƝasa, Hungarujo, Usono kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉeestis. Voĉdonis en la fino 24 homoj.

Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj
Informoj

www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln...
hameln(ĉe)esperanto.de

Interesiĝantoj

6

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.


Anjo Amika


Conny Klee


Kim Jezus

kaj pli...

Administranto