🖥 🐀RB_Hameln: 🃏Ludo "Just one" ("Nur unu")
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje rete per Zoom

Loka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Renkontu nin ĉi-foje en Zoom-renkontiĝejo.

JustOne.png 326 kB
Detala programo:
27.04.2022:     20.00 horo Virtuala kunveno per Zoom:      Ludo "Just one" ("Nur unu")
Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Poste ni kune ludas la ludon de la jaro 2019 "Just One" ("Nur unu").  Bonvolu pretigi apud vi paperon kaj bone skribantan skribilon. Se estos multaj homoj, ni ludos en malgrandaj teamoj.
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09
Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto. Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de

Aldonaj informoj: 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉