🖥 🐀RB_Hameln: 🗣️Prelego de LKK-anino Mirka Tomečková pri la urbo Brno kaj la 110-a UK 🌍
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj el multaj mondopartoj

Kunveno/Evento

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn!

Brno UK 2025.jpg 73,8 kB

Detala programo:
26.02.2025:     20.00 horo    Virtuala kunveno per Zoom:     
LKK-anino Mirka Tomečková prelegas pri la urbo Brno kaj la 110-a UK 🌍
Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Post ĉirkaŭ 20 minutoj sekvas la prelego de LKK-anino Mirka Tomečková pri la la urbo Brno kaj la 110-a UK. Krome ŝi ankaŭ prezentas la interesajn ekskursojn, kiuj estas mendeblaj. Eblas starigi demandojn al ŝi post la prelego.

Ĵus ja ankaŭ aperis sur la paĝoj de UEA la "Dua bulteno". Eble vi havas ankaŭ demandojn pri tio. https://uk.esperanto.net/2025/duabulteno

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de. 

Aldonaj informoj: 

Fotoj:  @EsperantoMondo)
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Prelego de LKK-anino Mirka Tomečková pri la urbo Brno kaj la 110-a UK 2025

LKK-anino Mirka Tomečková prelegas pri la urbo Brno kaj la 110-a UK 🌍