Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje rete per Zoom
InternaciaLoka
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn!
Detala programo: 25.09.2024: 20.00 horo Virtuala kunveno per Zoom: 📗Artikolo el la blogo "Stela ĉiam nur kritikas": La renkontiĝo de maltrafitaj manĝoj, kaj 📗Artikolo inter Monato: Elekto el tri artikoloj per enketo Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Poste ni kune legas artikolon el la blogo "Stela ĉiam nur kritikas": La renkontiĝo de maltrafitaj manĝoj. Se restas sufiĉe da tempo la homoj povas ankoraŭ elekti per enketo unu el tiuj tri artikoloj el Monato: "Ŝiboletoj: vortoj, kiuj malkaŝas sekretojn" de Cristina Casella (Lingvistiko) "Kiuj estas la plej riĉa kaj la plej malriĉa landoj?" de Julius Hauser (Ekonomio) "Gramatiko ne por komencantoj" de Renato Corsetti (Libroj)
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.