Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom
Kunveno/Evento
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando"- ĉi-foje per Zoom. Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Bundesarchiv_Bild_183-K0623-0502-001,_Berlin,_Tanztee_im__Esplanade_.jpg96,4 kB Detala programo: 25.10.2023: 20.00 horo Virtuala kunveno per Zoom: Roland Schnell: La oraj dudekaj jaroj Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Poste sekvas la prelego de Roland Schnell pri la oraj dudekaj jaroj. Roland interalie parolos pri jenaj temoj:
Utiligo de teknikaj atingoj (radio, vinildisko, filmo)
La popularigo de turismo (feriaj vojaĝoj, hoteloj, kuraclokoj)
Engaĝiĝo de la eldonejo Mosse en Berlino (amaskomunikiloj, literaturo en Esperanto, vojaĝagentejo por vojaĝi al Esperanto-kongresoj)
Rolo de virinoj en la socio (balotrajto, Marie Hankel, Lidia Zamenhof, ktp.)
Esperanto en komerco kaj industrio (reklamo en Esperanto, pri varoj en Esperanto-gazetoj, produktnomoj kun Esperantaj nomoj)
Novaj metodoj en didaktiko (novaj instrumetodoj, Esperanto en bazlernejoj, rekta metodo laŭ Andreo Cseh)
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.
Roland interalie parolos pri jenaj temoj:
Utiligo de teknikaj atingoj
La popularigo de turismo
Engaĝiĝo de la eldonejo Mosse en Berlino
Rolo de virinoj en la socio
Esperanto en komerco kaj industrio
Novaj metodoj en didaktiko