Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje rete per Zoom
Kunveno/Evento
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn! Renkontu nin ĉi-foje en Zoom-renkontiĝejo.
Ho mia kor.jpg243 kBDetala programo: 25.05.2022: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom: Vespero de poemoj Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Poste vi estas invitata prezenti kaj deklami viajn plej ŝatatajn Esperanto-poemojn. Se eblas, bonvolu prezenti ankaŭ la tekston (per divido de via ekrano aŭ per antaŭa sendado al hameln@esperanto.de ), por ke la aliaj ankaŭ havu samtempe la eblecon legi ĝin.
Koran dankon al ĉiuj, kiuj prezentis poemojn: Tatjana: "Natura evoluo" de Tatjana Auderskaja https://www.youtube.com/watch?v=HD6Lm6jM884 Jasmina: "Pejzaĝo" de Vladimir Vidrić Heinz: "Mia penso" de Ludoviko Zamenhof Heinz: "Somernokto" de Kálmán Kaloscay Kaŝi: "Ne fermu fenestron vian" de Halina Kuropatnicka-Salamon https://www.youtube.com/watch?v=gPUtFAiuJhA Jean: "La homo, kiu vin ŝajnas" de Jean de Dieu Kikako Lilia: "Fabelo pri bulgara knabino" de Venelin Mitev Lilia: "Printempo" de Violin Oljanov Lilia: "Instruo" de Lilia Nikolova Ewa: "Migrantoj" de Ewa Grochowska Ewa: "La paco" de Ewa Grochowska https://www.youtube.com/watch?v=kB4PoR4jk98
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.