🐀RB_Hameln: 👍🏻🚗Dumvojaĝe gastas ĉe ni BEDAŬRINDE NE PLU Gijom' Armide kun amiko
19:30 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje surloke en la Sumpfblume

LokaAlia

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn kaj interesitojn! 

Gijom Armide dum Eŭropa Kongreso.jpg 275 kB

Detala programo:

24.07.2024:     19.30 horo      Kunveno surloke en la Sumpfblume, Hameln :      👍🏻🚗Dumvojaĝe gastas ĉe ni BEDAŬRINDE NE PLU Gijom' Armide kun amiko
Ni planis jenon kaj volis kapti la okazon. Dumvojaĝe de Liono (Francio) al Hernusando (Svedio) petveturante por viziti LPG volis gasti ĉe ni la fama muzikisto Gijom' Armide kun franca amiko. Anstataŭ Zoom-kunveno ni kaptas la ŝancon por renkontiĝi vespere en la Sumpfblume kaj kune manĝi ion, babili kaj laŭplaĉe ankaŭ ludi ion. 
Nun Gijom skribis, ke ili planas ekvojaĝi nur unu tagon pli poste kaj estus ĉe ni de ĵaŭdo ĝis vendredo. Bedaŭrinde de ĵaŭdo ĝis vendredo la planita gastiganto ne havos tempon kaj mem estos for en alia urbo kaj ankaŭ aliaj klubanoj estos okupitaj pri laboroj aŭ mem estos for, tiel, ke ni bedaŭrinde ne povos gastigi ilin de ĵaŭdo ĝis vendredo. Ĉu vi en la regiono de Hanovro aŭ ĉirkaŭaĵo eble havos lokon, emon kaj tempon? Tiam skribu al hameln@esperanto.de kaj ni peros la kontaktojn. Alikaze ankaŭ ne tiom gravas por Gijom kaj amiko, ĉar ili kunportas ekipaĵon por tendumi.
Ĉar jam iuj anoncis la alvenon ni tamen renkontiĝos merkredon vespere en la Sumpfblume je la 19-a kaj 30 kaj espereble havos belan vesperon - kvankam nun bedaŭrinde sen Gijom. 


Aldonaj informoj: 

 Foto:  (© Heinz W. Sprick)  
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉