🖥 🐀RB_Hameln: 🖼️Dividu kaj divenu viajn plej ŝatatajn fotojn el 2023! - Kiu fotis la foton?
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn kaj interesitojn!

Nature_photographer.jpg 371 kB

Detala programo:
24.01.2024:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:      🖼️Dividu kaj divenu viajn plej ŝatatajn fotojn el 2023! - Kiu fotis la foton?
Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago.
Poste mi memorigas al vi la pasintan jaron per divenludo. La jaro 2023 ankoraŭ ne longe estas for, do valoras rememori belajn eventojn kaj bonajn momentojn. Mi prezentos al vi fotojn, kiujn vi faris en la jaro 2023. Kaj ĉiu laŭvice rajtas demandi, kion li aŭ ŝi vidas sur la foto, kie ĝi estis farita kaj ĉefe: Kiu fotis la foton? Per viaj demandoj vi esploru la fotiston kaj kompreneble mi nur rajtas diri "jes" aŭ "ne".
Pro tio mi petas vin, jam almenaŭ 2 tagojn antaŭe sendi al mi 1-2 fotojn, kiuj montras kaj priskribas, kio estas sur la fotoj kaj kie ili estis fotitaj, por ke mi iomete kapablu respondi al la demandontoj. La fotisto dum la demandado rajtas mensogi, se estas lia/ŝia vico kaj en la fino li aŭ ŝi rajtas iom rakonti pri la bela momento, kiu estas videbla sur la foto.
Kompreneble ankaŭ tiuj, kiuj mem ne sendis foton, rajtas kundiveni, kiu fotis.

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de.


Aldona informoj: 

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉