🖥 🐀RB_Hameln: 🌍Afrika Vespero - prelegoj de François Hounsounou, Benino, pri „Dekjara agado de ACM (Afrika Centro Mondcivitana) en Benino“ kaj de Adjévi Adjé, Togolando, pri „Perspektivoj pri Esperanto en Afriko“
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn! Pro la pandemio ni renkontiĝas hodiaŭ nur virtuale per Zoom!
Tago de Afriko.jpg47,5 kBDetala programo: 24.02.2021: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom: Afrika Vespero kun prelegoj de François Hounsounou, Benino, pri „Dekjara agado de ACM (Afrika Centro Mondcivitana) en Benino“ kaj de Adjévi Adjé, Togolando, pri „Perspektivoj pri Esperanto en Afriko“ Dum la Afrika Vespero ni aŭdas prelegojn de afrikaj Esperantistoj. Prezentos sin François Hounsounou el Benino pri la prelego „Dekjara agado de ACM (Afrika Centro Mondcivitana) en Benino“ kaj Adjévi Adjé el Togolando pri la prelego „Perspektivoj pri Esperanto en Afriko“. Post la prelegoj estos ebleco por starigi demandojn.