🖥 🐀RB_Hameln: 🤝Germana Esperanto-Kongreso kiel oficiala kleriga programo de Erasmus+ - 🗣️Prelego de Elisabeth kaj Franz Kruse🇩🇪🇳🇱
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje rete per Zoom

Loka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Renkontu nin ĉi-foje en Zoom-renkontiĝejo.

Logo GEK OL 2022.png 190 kB
Detala programo:
23.03.2022:     20.00 horo     Virtuala kunveno per Zoom:      🤝Germana Esperanto-Kongreso kiel oficiala kleriga programo de Erasmus+ - 🗣️Prelego de Elisabeth kaj Franz Kruse🇩🇪🇳🇱
Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Poste sekvos la prelego de Elisabeth kaj Franz Kruse:  Germana Esperanto-Asocio kune kun partnera asocio Esperanto Nederland invitas je pentekosto al Oldenburg. La kongreso estas agnoskita kiel oficiala kleriga programo de Erasmus+ kun la temo „Daŭripovo“. Aro da prelegoj prilumos la temon en diversaj kuntekstoj: lingvo/komunikado, medio, ekonomio, trafiko, insuloj, la vivo de handikapitoj, virtuala mono kaj eĉ kosma rubaĵo. Okazos ankaŭ kultura programo kaj lingvokurso por komencantoj malfermitaj al la publiko. https://www.esperanto.de/gek2022. Fine vi havos eblecon por viaj demandoj.
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de. 

Aldonaj informoj: 

Fotoj:  Germana Esperanto-Asocio)
Dosieroj
Registritaj prezentoj

2022-03-23 Germana Esperanto-Kongreso kiel oficiala kleriga programo de Erasmus+

Franz Kruse prelegas pri la Germana Esperanto-Kongreso dum Pentekosto 2022: Germana Esperanto-Asocio kune kun partnera asocio Esperanto Nederland invitas je pentekosto al Oldenburg. La kongreso estas agnoskita kiel oficiala kleriga programo de Erasmus+ kun la temo „Daŭripovo“. Aro da prelegoj prilumos la temon en diversaj kuntekstoj: lingvo/komunikado, medio, ekonomio, trafiko, insuloj,