🖥 🐀RB_Hameln: 🃏Ludo "Just one" ("Nur unu")
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje surloke en la Sumpfblume kaj rete per Zoom

Loka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Renkontu nin ĉi-foje en Zoom-renkontiĝejo kaj surloke en la Sumpfblume.

JustOne.png 326 kB
Detala programo:
22.09.2021:     20.00 horo  Hibrida kunveno: virtuale per Zoom kaj surloke en la Sumpfblume (jam ekde la 19a30):     🃏Ludo: "Just one" - Nur unu
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Bonvolu pretigi apud vi paperon kaj bone skribantan skribilon. Ni kune ludas la ludon de la jaro 2019 "Just One".  Ni ludas en unu teamo surloke kaj en pluraj teamoj virtuale en diversaj Zoom-ĉambroj. Dum la divenado de la vortoj ni denove kunvenas en la ĉefa Zoom-ĉambro.
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09
Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto. Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de

Aldonaj informoj: 

Foto: asmodee) 
Dosieroj