🖥 🐀RB_Hameln: 📗 Artikoloj el Monato: el Armenio/Azerbajĝano, Niĝerio, Germanio kaj DR Kongo
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje rete per Zoom

Kunveno/Evento

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn el ĉiuj mondopartoj! 

Ĉukuduo.jpg 61,7 kB

Detala programo:
22.10.2025:     20.00 horo     Virtuala kunveno per Zoom:      📗 Artikolo el Monato: el Armenio/Azerbajĝano, Niĝerio, Germanio kaj DR Kongo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni kune legas artikolojn el la revuo "Monato": el Armenio/Azerbajĝano, Niĝerio, Germanio kaj DR Kongo.
Ni proponas legi:
Maksat Kudajbergen: Ĉu fino de ŝajne nefinebla konflikto en Kaŭkazo?
Gabriel Olubunmi Òshó-Davies: Nia demokratio, niamaniere
Martin Ptasiński: La registaro Merz: Nova komenco kaj nova kverelado
Verdulo, D.R.Kongo: Ĉukuduo: ligna skutilo

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de. 

Aldonaj informoj: 

Fotoj:  Flandra_Esperanto_Ligo)
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉