🖥 🐀RB_Hameln: 🗣️Prelego de Franz Kruse: La 100-a Germana Esperanto-Kongreso en Brunsvigo
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando"- ĉi-foje per Zoom. Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Logo GEK 100-x.jpg 120 kB
Detala programo:
22.02.2023:     20.00 horo    Virtuala kunveno per Zoom:     
La 100-a Germana Esperanto-Kongreso en Brunsvigo (Braunschweig) - Invito kaj prelego de Franz Kruse
Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Poste sekvas la prelego de Franz Kruse: La Germana Esperanto-Asocio je Pentekosto invitas al Brunsvigo (Braunschweig) al la 100-a Germana Esperanto-Kongreso. Pro la jubileo la kongreso ĉi-jare estas plilongigita je postkongreso al tuta semajno.
Franz Kruse prezentos la kongresan urbon, la kongresejon, la riĉan teman kaj kulturan programon, la turistajn celojn kaj ekskursojn kaj ĉion alian pri la kongreso kaj la postkongreso.
Por interesitoj, kiuj ŝatas lerni Esperanton, estas ofertita unusemajna lingvokurso por komencantoj, kiu estis agnoskita kiel plukleriga feriado (Bildungsurlaub) en Malsupra Saksio.
https://www.esperanto.de/eo/gek2023
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de. 

Aldonaj informoj: 

Fotoj:  Germana Esperanto-Asocio)
Dosieroj
Registritaj prezentoj

2023-02-22 Prelego de Franz Kruse pri la 100-a Germana Esperanto-Kongreso 2023

La Germana Esperanto-Asocio je Pentekosto invitas al Brunsvigo (Braunschweig) al la 100-a Germana Esperanto-Kongreso. Pro la jubileo la kongreso ĉi-jare estas plilongigita je postkongreso al tuta semajno. Franz Kruse prezentos la kongresan urbon, la kongresejon, la riĉan teman kaj kulturan programon, la turistajn celojn kaj ekskursojn kaj ĉion alian pri la kongreso kaj la postkongreso.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉