Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje rete per Zoom
InternaciaLoka
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Detala programo: 21.09.2022: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom: 24-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago! Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Reguloj:
Dum la kunveno estas prezentitaj 9 kantoj kaj ilia resuma filmo.
Nur post la9+1prezentoj ĉiu ĉeestanto en la Zoom-ĉambro ekrajtas voĉdoni:
Prefere per la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn (la ligilon vi ricevos post la resuma filmo)
Nur se eble tio ne funkcias, vi rajtas sendi vian voĉdonadon al hameln@esperanto.deaŭ per privata mesaĝo al Heinz en la Zoom-babilejo
Nur tra PollUnit, retmesaĝo kaj Zoom-babilejo voĉdonado validas
Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn. Tri ekzemploj:
la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj unu plia ankoraŭ 1 poenton.
unu kanto ricevas 4 poentojn, la dua 3 poentojn
al sep kantoj vi donas po 1 poento
Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj
Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun 6 novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponitaj post unu jaro.
Propraj proponoj
Ĉiu povas sendi minimume 2 semajnojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Se venas pli ol 6 kantoj, ili povas esti ludataj en unu el la sekvaj Kantoparadoj.
Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
Rezulto de la voĉdonado Kelkajn tagojn post la Kantoparado vi povas legi ĉi-tie sube::
Venkintoj post la voĉdonado (34 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos: 1-a rango kun 35 poentoj: Mi memoras - Kajto 2-a rango kun 34 poentoj: Preĝo por paco - Familio Dalitz 3-a rango kun 31 poentoj: Milito - Ĵomart kaj Nataŝa
Denove estis bela vespero dum la 24-a Kantoparado. Entute venis 43 homoj el 18 landoj (Italujo, Nederlando, Pollando, Slovakujo, Ĉeĥujo, Belgujo, Rusujo, Ukrainujo, Kroatujo, Kongo Kinŝasa, Britujo, Norvegujo, Francujo, Hispanujo, Usono, Hungarujo, Bulgarujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉeestis. Voĉdonis en la fino 34 homoj.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.