Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje surloke en la Sumpfblume kaj rete por la membroj, kiuj loĝas iom for
Kunveno/Evento
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Hodiaŭ bedaŭrinde ni ne povas bonvenigi gastojn kaj interesitojn, ĉar okazas la jarĉefkunveno nur por la membroj de la klubo.
Jahreshauptversammlung.jpg7,65 kBDetala programo:
21.01.2026: 19.30 horo Sumpfblume: Jarĉefkunveno de la Ratkaptista Bando Ni invitas al la jarĉefkunveno de la Esperanto-grupo Hameleno "La Ratkaptista Bando". La jarĉefkunveno okazas en la kultur- kaj komunikadcentro "Sumpfblume" en Hameleno. Por foraj membroj ni ankaŭ ebligas la partoprenon per la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno. Ekde la 19-a jam okazos la kaskontrolado kun la kasisto kaj kasrevizoroj.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.