🖥 🐀RB_Hameln: 🎶14-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Detala programo:
17.11.2021:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     14-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Kantoparado - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0.jpg 299 kB
Reguloj:
- Entute estas prezentitaj 9 kantoj.
- Ĉiu povas sendi antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
- Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto.  Bonvolu sendi vian proponon minimume 2 semajnojn antaŭe, por ke ni povu prepari ĉion ĝustatempe.  Se venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn).
- Disdonado de la poentoj: Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn.     
Ekzemplo: 
la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn,
la sekva 2 poentojn
kaj por plia kanto vi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton.
- Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere,
ekzemple:
unu kanto 4 poentojn, la dua 3 poentojn,
aŭ:
al sep kantoj po 1 poento,
aŭ simile.
- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaŭ post 3 monatoj), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro.
- Multan plezuron! 

 La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .

Rezulto 14-a Kantoparado.PNG 450 kB
Proponoj dum la Kanto-Parado je la 17.11.2021:
1) Karl-Heinz: 11:40 Ĉu vi kontentas? – La Perdita Generacio https://www.youtube.com/watch?v=yA68B0grCBY
2) Inge: 4:52 Haleluja – Ĵomart, Nataŝa kaj pliaj muzikistoj (poŝtelefona projekto) https://www.youtube.com/watch?v=r91Rry7w_uc
3) Lilia: 2:55 Sidas, sidas Ĝore Dos – Kalinka Raĉeva elŝutado
4) Fejfi: 4:20 Foka familio – Georgo Handzlik https://www.youtube.com/watch?v=pfxI37BajMI
5) Anŭar: 4:50 Letero – Ĵomart kaj Nataŝa https://www.youtube.com/watch?v=v7ovHHsuxw4
6) Eva: 04:47 Ĉetabla dialogo – Mikaelo Bronŝtejn + Sergeo la Terura elŝutado
7) Manŭel: 4:22 Ankaŭ vi komprenos – Manŭel Rovere https://www.youtube.com/watch?v=rMcVhjnDX_8
8) Heinz: 4:02 Blua bordel‘– Manno Montanna https://www.youtube.com/watch?v=cNfORNd76zI&t=242s
9) Pavol K.: 7:02 Kanto al la luno (el Najado/Rusalka de Antonín Dvořák) - Vanda Šípová (Nacia Teatro Prago) https://www.youtube.com/watch?v=LeHbkgLTZYg

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/ypp_eiu_2byo38smzip3rw/evaluations
Poentoj 14-a Kantoparado.PNG 42,2 kB
Venkintoj post la voĉdonado (30 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 35 poentoj: Haleluja – Ĵomart, Nataŝa kaj pliaj muzikistoj (poŝtelefona projekto)
2-a rango kun 34 poentoj: Ĉu vi kontentas? - La Perdita Generacio
3-a rango kun 33 poentoj: Kanto al la luno (el Najado/Rusalka de Antonín Dvořák) - Vanda Šípová (Nacia Teatro Prago)

Landoj 14-a Kantoparado.PNG 33,2 kB
Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj